La Internacia Komerca Organizo aŭ Internacia Komerco-Organizo (IKO); angle International Trade Organization (ITO) estis proponita nomo por internacia institucio por la regulado de komerco.
La klopodoj fare de Usono en kunlaborado kun siaj aliancanoj, por formi tiun organizadon el 1945-1948, kun la sukcesa paŝo de Havana Ĉarto, eventuale malsukcesis pro manko de aprobo fare de la Usona Kongreso. Ĝis la kreo de la Monda Organizaĵo pri Komerco en 1994, internacia komerco estis administrata pere de GATT.
La IKO devis esti specialiĝinta instanco de Unuiĝintaj Nacioj kaj traktus ne nur komercajn barojn sed aliajn temojn nerekte ligitajn al komerco, inkluzive de dungado, investado, restriktaj komercpraktikoj, kaj krudvaraj interkonsentoj. Sed la IKO-traktato ne estis aprobita fare de Usono kaj kelkaj aliaj subskribintoj kaj neniam iris en efikon.[1][2][3]